Vi estas ĉi tie

Printempa Esperanto-Kunveno (PEKo)

Submitted by Patricio on Ven, 18/03/2011 - 13:22

La unua renkontiĝo de la printempo okazos en Mozet.

Kiam?
Dum la semajnfino, la 20, 21 kaj 22an de Majo 2011.
Ekde vendredo vespere ĝis dimanĉo posttagmeze.

Kie?
En la farmkastelo en Mozet, nur 15km de Namuro.

  • Rimarko : Klakas sur la hiperligo (Mozet pri tio verda en la frazo ĉi supro) por havi planon al la formato pdf.

Por kiu?
Por ĉiuj! Novuloj, progresantoj, infanoj, junuloj, pliaĝuloj, ĉiuj estas bonvenaj.

Ni antaŭvidas ampleksan programon: du koncertoj (valona tradicia muziko vendredon vespere kaj jOmO sabaton vespere), speciala programo por la infanoj kun interalie duontaga-ekskurso, konferencoj, kurso de Esperanto, ekskursoj...

La koncerto de jOmO estas malfermita al la ne-partoprenantoj. Ne hezitu veni eĉ se vi ne partoprenas al PEKo. Invitu viajn amikojn kaj familion!

Skoltoj, patro-oj?

La Skolta Esperanto-Ligo (SEL) organizos Ĵamboreon en Esperanto en 2012. Por la skoltoj kiuj volas partopreni al ĝi, ni organizos paralele al PEKo, iniciadan semajnfinon al Esperanto. La membroj de aliaj junecaj organizoj estas ankaŭ bonvenaj.

Ne hezitu kontakti Valère : doumontvalere[at]yahoo[dot]fr ĉu vi volas aliĝi al PEKo aŭ helpi nin por sciigi tiun semajnfinon.

Esperanto