Freŝaj novaĵoj

Submitted by Hubert De Meyere on Mer, 13/12/2017 - 10:49

LASTAJ AFIŜOJ SUR LA RETEJO:

13/12/2017 Hubert De Meyere : RAPORTO PRI LA SEMAJNO EN TOSSA

1. Kiel pluraj el vi scias, mi ofte kutimas fari raportojn pri la aranĝoj kiujn ni partoprenas. Kiam mi sufiĉe kuraĝas, mi enmetas « galerion de visaĝoj » por ke ĉiu kapablu meti visaĝon sur la nomojn el la aranĝolibreto, kaj nomon sur la visaĝoj el miaj fotoj. Mi malofte sukcesas havi ĉiujn, sed kiam mi sufiĉe klopodas por tio, mankas malmultaj. Kompreneble, problemo estas ke mi ne konas ĉiujn retadresojn, ĉefe pri tiuj kiuj ne havas retadreson refuzas konatigi ĝin. Bonŝance, kiam mi petas helpon de amikoj, la afero ege pliboniĝas. Estas tio kion mi faras nun per tiu retmesaĝo.

2. Jen la listo de la mankintaj en la nuna stato de la raporto kiun vi povas elŝuti per le jena ligilo: http://www.hubertdemeyere.com/2017_TOSSA_RAPORTO.pdf?201711́́̀27
En la lumbildo 23 mi jam preparis kelkajn visaĝojn pri kiuj mi ne konas la nomon ne certas. Dankon pro via helpo. Vi povas sendi grupfojn se vi ne scias kiel « eltiri la visaĝon » cele meti en la galerio, mi mem faros.
48 MIRAS CRUZ Johano Hispanio Barcelono  Email ? 
68 PEREZ FALCON Andrés Hispanio Barcelono  elesperantista@hotmail.com
69 MONDEJAR ARACIL Maria Pilar Hispanio   elesperantista@hotmail.com
84 FILLAT  Monique Claire Francio  Email ?
87 MARESMA VIDAL Hispanio Terraso Barcelono  Email ?
95 GARCIA DEL RIO  Juan  
Hispanio Malago  juangarciadelrio3@gmail.com
100 FÖSSMEYER Reihnard   Germanio   Reinhard@foessmeier.de

3. Mi tre frue komencis verkis la raporton sed forlasis ĝin por prilabori alian, nome tiu de nia familia vojaĝo de preskaŭ unu monato en Usono. Giganta laboro kiu ege plaĉas al mi sed bezonigas tempon kaj energion. Mi jam kolektis la fotojn de la kvar partoprenintaj familioj kaj faris duonon de la laboro. Farante tion mi malkovris plurajn eventojn kiujn mi jam preskaŭ forgesis. Tio substrekas la grandan intereson de la entrepreno. Tiuj kiuj interesiĝus pri la raporton, simple petu. Atentu ke estas en la franca kaj ke mi ne intencas traduki. Tiuj kiuj kutimas ricevi mian sintezan raporton pri la jaro ene de mia bondeziroj trovos resumon en ĝi.

Ege amike, kaj ĝis baldaŭ por via bonvena respondo.

19/06/2017 Hubert De Meyere : kalendaro de la marcinela klubo
Karaj,
Jen tio kion mi notis:
. morgaŭ la 20-an de junio la kunveno ne okazos,
. mardon la 27-an de junio Michèle De Meyere-Villers prelegos pri vestaĵo "Le marcel". Dum la kunveno oni devus interkonsenti pri la manĝaĵo ĉe Michèle kaj Hubert, kaj defini la ceteron de la programo.
. mardon la 4an de julio ?
. merkredon la 12an de julio: 12h30 kunveno ĉe Michèle kaj Hubert De Meyere-Villers, 74 rue Longue 6200 Bouffioulx laŭ formulo  "hispana albergo".
Amike, Hubert

16/04/2017 Hubert De Meyere : iom da fantazio
Duncan CHARTERS mokas la akĉentojn de Esperantistoj el pluraj landoj.
Karaj geamikoj,
Dum MES 2017 en Les Issambres, Michèle Villers sekvis la kurson de Marek Blahus kiu ridigis la lernantojn per tiu youtuba video de Duncan CHARTERS: 6min29

https://www.youtube.com/watch?v=jPFGPZnUUMw
Duncan CHARTERS estas profesia instruisto kaj instruisto de Esperanto. Li prezentis faman parolaĵon titolitan "Mia eksterlanda vojaĝo", en kiu li mokas la akĉentojn kaj karakterojn de Esperantistoj el pluraj landoj: Britujo, Kroatio, Francujo (Parizo), Germanujo (Hamburgo), Svislando, Italujo, Japanujo, Usono, Anglujo.
Laŭ mi, la plej trafa estas tiu de la angloj. Mi vere aŭdas paroli nian amikon John Murray el Irlando kun kiu ni konatiĝis dum PEKO kaj MES.
Amike, kaj ĝis mardo.

 

01/03/2017 Claude Glady: EeM Unua 2017 numero havebla en ĉi tiu retejo
EeM-2017_1_16p   esperanto-en-marche-eo 
GRAVA: ĝi enhavas la inviton al la AG BEF 18 marto en Bruselo kaj la protokolon de la lasta AG.

28/01/2017 Marcel Delforge ricevis la jenan leteron de japana esperanto ligoKoresponda Servo de Japana Esperanto-Instituto Sinzyuku-ku, Waseda-mati 12-3, Tokio, 162-0042 Japanio
La 15-an de januaro 2017
Al Landaj Asocioj de UEA, Estimataj Samideanoj,
Peto de Koresponda Servo de Japana Esperanto-Instituto
Koresponda Servo de JEI peras korespondadon inter japanaj kaj eksterlandaj korespond-dezirantoj. Ni petas vin anonci al viaj membroj pri nia servo jene: Se vi interesiĝas pri korespondo kun japanoj, bonvolu turni vin al Koresponda Servo de Japana Esperanto-Instituto Sinzyuku-ku, Waseda-mati 12-3 Tokio, Japanio
Skribante al ni korespondo-peton, bonvolu aldoni vian aĝon, sekson, profesion, interesojn kaj viajn preferojn por faciligi nian laboron.
Ni atendas vian afablecon plenumi nian peton. Kun anticipa danko ni kore salutas vin.
Respondeculo de Koresponda servo de JEI Nobuo Sakurai
Ĉu interesita, bonvolu respondi, kaaaaaj informi Marcel

14/01/2017 Claude Glady: Listo en pdf-formato de libroj en la biblioteko de APE.
 En pdf-dosiero, eblas serĉi per vortoj aŭ nomoj. Alklaku la ligilon por elŝuti la dosieron
2016_Alfabeta LISTO LIBROJ APE-1.pdf
La biblioteko enhavas milojn da libroj, diversaj dokumentoj kaj revuoj, kelkaj en kolekto. En la APE-Biblioteko mi aldonis ĉiujn librojn el mia propra biblioteko.
Mi rememorigas, ke tiuj libroj estas haveblaj por ĉiuj en la subtegmento de mia hejmo. Bonvolu kontakti min per retpoŝto cglady@arcadis.be

Mi alvokas ĉiujn por kompletigi kaj speciale petas ke oni avertu min cele ke libroj ne malapru en la rubo, ekzemple pro morto de la posedantoj.

13/01/2017  EeM N4 2016 havebla : esperanto-en-marche-eo
Enhavo: Raporto de la kasisto / eldonisto / bibliotekisto. -  Abonoj. - U.K. en SEULO: ALIGHILO - Signolingvo(j): malbone konataj faktoj - E. AISBERG : «Mi komprenas fine la radion» 1 - Raporto pri la agadoj de la Verdaj Skoltoj - PEKO 2017 : 24-26-an de marto 2017 en Amougie. - Informoj pri Esperanto en Belgio kaj Internacie - Informoj pri Esperanto en Valonio - Kotizoj 2016 por APE kaj UEA -  Abono al Eo-Info.

12/01/2017 LA PROGRAMO DE LA KURSOJ EN KARLOREĜO ĜISDATIGITA
esperanto-kursoj-en-karloregxo-charleroi-belgio

AGRABLAJN FINJARAJN FESTOJN !!FELIĈAN NOVAN JARON 2017 !
BONNES FÊTES DE FIN D'ANNEE ET HEUREUSE ANNEE 2017
 

Zamenhoffesto en Ostendo (Ĝisdatigita  30/12/2016)

 Hubert aldonis sian tradician "Galerio de vizaĝoj". Finfine, dank’al kontribuoj de kelkaj samideanoj kaj de Google, li sukcesis trovi la nomon kaj foton de ĉiuj partoprenintoj. Dankon al ĉiuj. Por elŝuti la lastan version, simple alklaku la jenan ligon. Ĉi tiu ligo estos konstante ĝisdatigita por garantii ke vi elŝutos la lastan version. http://www.hubertdemeyere.com/2016_ZAMFESTO_BEF_OSTENDO.pdf?20161230
24/12/2016 La 17an de decembro okazis en Ostendo belega Zamenhoffesto
 

PROGRAMO DE LA KURSOJ EN MARCINELLE:
La kunsidoj okazas de 9:15 ĝis 12:00  kun kafpaŭzo je 10:00. Siavice, ĉiu membro estras la kubsidon.

11.12.2016 KURSO en Marcinelle. Temas pri : analizo kaj traduko de teksto de Renée Triolle proponita de Marcel Delforge "Norda Francio gastama eĉ se ne fama". Tiu mirinda dokumento, meritas ke ni revenu  al ĝi por pluraj kialoj:
- lingve, estas "tre bona Esperanto",
- utilas uzi ĝin kiel metilernadon ĉar enmemorigi novan scion, nepre postulas plurajn "reaktivigojn" dum proksima estonteco (tio estos klarigita en la diskuto de "Une tête bien faite" (Bona kapo) en januaro 2017 ),
- la enhavo estas tre interese por ni Belgoj kiuj ankaŭ estas "norduloj",
- ŝatantoj de historio kaj geografio certe aprezos,
- Hubert De Meyere plibonigis la enpaĝiĝon por pli efika kaj pli agrabla legado. Alklaku ĉi tiun ligilon por aliri la dokumenton:
Alklaku ĉi tiun ligon por aliri la dokumenton.

06-12-2016  LEGADO, TRADUKO,  ANALIZO DE TEKSTO de Renée Triolle proponita de Marcel Delforge : "Norda Francio gastama êc ne fama"
12-12-2016 Festa kunsido kun frandado de "bonaĵoj" donacitaj de la urbo Charleroi
20-12-2016 Michèle Lardinois
27-12-2016 Paŭzo
03-01-2017 Paŭzo
10-01-2017 Alain Ancion
17-01-2017 Michèle Villers
24-01-2017 Hubert De Meyere : Uzu viajn cerbokapablecojn,aparte la memoro;  laŭ la libro  « Une tête bien faite » de TONY BUZAN
31-01-2017 Jeanne Draime
07-02-2017 Myriame Testaert
14-02-2017 Marcel Delforge
21-02-2017 Jean Koos
28-02-2017 Karnavaltago
07-03-2017 Congé MES
14-03-2017 Alain Ancion
21-03-2017 Raporto pri MES Michèle, Jeanne, Hubert
28-03-2017 Edith Desmette

 

24/11/2016 : Numeroj 2 kaj 3 2016 de "Espéranto en Marche" haveblaj. Alklaku la ligilojn. Dankegon al Claude Glady.
EeM_2016_3_12p  Vidu en tiu eldono belan rakonton pri la tendaro Verdaj Skoltoj ekde la  21a ĝis 28/08/2016 (8 tagoj). Uzu la zumon por grandigi la paĝojn kaj pli agrable legi ilin.
EeM_2016_2_12p

19/09/2016 : Dimanĉon la 09-an de septembro 2016, ni estis multaj el la marcinela GRUPO cele enkonduki Esperanton dum la festo de kampareco en SAUTIN. Nia budo troviĝis  apud tiu de la  "Verdaj skoltoj". Vidu raporton de Hubert De Meyere
http://www.hubertdemeyere.com/2016_SAUTIN_FETE_RURALITE.pdf

26/08/2016 :  MARCINELLA GRUPO:  feria renkontiĝo en la domo de Michèle kaj Hubert
www.hubertdemeyere.com/2016_08_26_R_CHEZ_NOUS_GROUPE.jpg
Pli da bildoj: www.hubertdemeyere.com/2016_07_26_CHEZ_NOUS.pdf

23/07/2016 Angel kaj Marilo NITRA UK
https://www.facebook.com/angelarquillos.esperanto

11/07/2016 Michèle kaj Hubert De Meyere-Villers partoprenis la 75an Kongreson de la Hispana Esperanto Associo en  Herrera del Duque Ekstremaduro.
Tiu provinco situas sude de Madrido, je la limo kun Portugalio. Ili faris fotojn kaj videojn kaj intencas raporti pri la arangho.
Mikaelo Gutiérrez Adúriz faris multajn videojn kiujn li poŝtis sur YouTube.
Inaŭguro de la 26a Seminario por Aktivula Maturigo, okazinta paralele kun la 75a Hispana E-Kongreso
https://youtu.be/0WEtyHw9MAo
Tiu video estas bona ekzerco de "kompreno al aŭskultado" (14Min54). Oni povas aŭskulti "popece" kaj ripetigi  elektitaj partojn.. Hispanoj parolas  tre rapide, eĉ kiam ili parolas Esperanton!
La "Coral municipal de Herrera del Duque" kantas la himnon de Esperanto "La espero", en la 75a Hispana Kongreso de Esperanto okazinta en Herrera del Duque de la 30a de junio ĝis la 4a de julio de 2016. https://youtu.be/yLAz5eMrCDc

Vito Tornillo a publié dans IFEF - Internacia Fervojista Esperanto Federacio - Vito Tornillo 10 juin, 23:00
Jus finiĝis la 68-a kongreso en Varna (Bulgario) kaj tuj ni pripensas al la venonta, en Colmar, Francio, Alzaca regiono. Spektu la filmo kaj pripensu la partoprenon.
69a IFEF Kongreso en Colmar  - Turisma filmeto de Colmar - 12:25 11/07/2016

30/05/2016 Hubert De Meyere : Ekde la 21-a ĝis la 28-a de majo 2016 okazis en Varna en Bulgario la 68a kongreso de esperantaj fervojistoj (IFEF)
kun partopreno de 93 esperantistoj el 13 landoj, inkluzive 9 el Belgio.

BG          Bulgario              26 F        Francio 14 CZ      Ĉeĥio    11         B       Belgio   9 RO      Rumanio             9
D             Germanio            7  CN      Ĉinio     5   A         Aŭstrio 3          SP    Hispanio             3
H             Hungario             2 I           Italio     2   PL       Pollando       1 DK    Danio    1

01/05/2016 Hubert De Meyere : PHILIPPE DEVOS EL BRUĜO ĈEESTIS LA KUNVENON DE LA ESPERANTOKLUBO MARCINELLE (CHARLEROI), MARDON, LA 19-A DE APRILO 2016. Li prelegis pri sia lasta vojaĝo al Israelo. http://www.hubertdemeyere.com/2016 Israël_Philippe_Devos.pdf

12/04/2016 Hubert De Meyere : MES 2016 Raporto http://www.hubertdemeyere.com/2016_MES_RP_HDM.pdf
Oni povas fari al si pli kaj pli precizan ideon de la enhavo de tiu raporto legante kreskantan nombron da paĝoj:
-  1 : Raporto de Daniel Moirand,
- 34 : ENHAVO,
- inter 35 kaj 197 depende de la elekto de la nombro da pligrandigitaj bildoj.
NB: la raporto estas verkita esperante, sed la plej granda parto estas bildoj. Por tiuj kiuj ne sufiĉe regas la uzon de interreto, mi rekomendas legi la du paĝojn "Teknikaj informoj", kiuj  estas eduka prezento, inkluzive de la uzo de ligiloj.

27/03/2016 Hubert De Meyere preparis paĝon  pri kelkaj videoj faritaj dum MES 2016.  Miguel Gutiérrez Adúriz  tre profesie aranĝis la videojn kaj aldonis tradukon de la tekstoj  en Esperanto. Miguel  zorgis pri la tria nivelokurso. Li prelegis pri micronoveloj, sed ankaŭ  iomete instruis pri filmfarado. http://www.hubertdemeyere.com/2016_MES_VIDEOJ.pdf

 

19/05/2016 Hubert De Meyere: MES 2016
Sabate, la 05an de marto 2016, 8 belgaj esperantistoj entrajniĝis en la stacidomo Bruxelles-Midi  la TGV cele Saint-Raphaël. Kiel la antaŭaj jaroj, Denise Loisel, membro de la Esperantoklubo de Saint-Raphaël rezervis je nia demando, taksion de ok lokoj kiu veturis nin rekte al la Rezidejo Val d’Esquière en Les Issambres kie okazis MES 2016 (MEDITERANEA ESPERANTO SEMAJNO). Inter la 97 partoprenantoj el 9 landoj, la plimulto venis el Francio (60), en la dua pozicio, Belgio (11), en la tria Hispanio (10), sekvita de Germanio (7). La kvin ceteraj landoj nombris kune 9% de la partoprenantoj: Ĉeĥio (3), Svislando (2), Italio (2) Litovio (1) Svedio (1). Inter la 11 belgoj, 7 venis el Valonio, 2 el Flandrio, 2 el Bruselo, kaj du estis neesperantistaj kunuloj.

03/03/2016 Hubert De Meyere Cours du 01/03/2016 02/2016 Eo 01

03/03/2016 Marcel Delforge ESPERANTO KURSO (Charleroi-Belgio)

03/02/2016 Hubert De Meyere Raporto pri esperantaj agadoj en 2015
www.hubertdemeyere.com/2016_APE_site_ES_VOEUX2016.pdf

Esperanto