3-6 mars 2022 - PEKO à Tilff
La printempa Esperanto-renkontiĝo (PEKO) estas la ŝanco de la jaro lerni Esperanton kaj renkonti la Esperanto-komunumon de Belgio. Danke al la partopreno de multaj flandroj, valonoj, bruselanoj kaj eksterlandanoj, tiu ĉi renkontiĝo havas internacian etoson. Organizitaj de la Esperanto-Skoltoj, ili proponas aktivadojn por la tuta familio. Ĉi-jare, PEKO okazis en Tilff, apud Lieĝo. Eventa paĝo - fotoj
Vendredon la 4-an de marto, en ĉeesto de la skabeno pri kulturo, la Esperantistoj de Tilff prezentis broŝuron pri la regiono Esneux-Tilff. Vi povas mendi ĝin de Eric Nemes.
30 septembro - 3 oktobro 2021 Beneluksa Kongreso en Charleroi
Ni havis la ŝancon denove organizi la Beneluksan Esperanto-Kongreson. Ĝi okazis en Charleroi de ĵaŭdo la 30-an de septembro ĝis dimanĉo la 3-an de oktobro 2021. La programo aperis en la revuo Espéranto en Marche kaj ankoraŭ disponeblas en Eventa Servo. Jen eventa paĝo kun fotoj.
5-a de septembro 2021: Esperanta Valonia pikniko
La 5an de septembro okazis la unua « vespa » (Valonia Esperanto-asocio) pikniko. Dank’ al niaj afablaj gastigantoj, Jean Annet kaj lia edzino Isabelle, dudeko da esperantistoj festeme kunestadis en ilia bela ĝardeno. La ĉielo bluis kaj la frandinda bufedo abundis. Ĉeestis krom valonoj ankaŭ Kristin de la Belga Esperanto-Federacio (BEF) kaj Nicky, la prezidanto de la Flandra Esperanto-Ligo. Ni revidis ankaŭ kelkajn « malnovulojn ». La etoso estis tute plaĉa, bonhumoriga des pli ke dum tiuj longaj antaŭaj apartaj monatoj ni diversgrade travivis solecon. Do tiu kunesta posttagmezo varmigis ĉies koron. Plej multaj partoprenantoj venos al Charleroi, al la Beneluksa Kongreso fine de septembro. Estos plia okazo por denove renkonti konatulojn kaj novulojn ĉeeste.
Ja ni ĉiuj spertis, ke la virtualaj renkontoj tutcerte havas gravajn avantaĝojn, sed tamen ni sentas ke la realaj renkontiĝoj ankaŭ… Alidirite la nuna mondo kiu apartigas homojn paradokse redonas sencon, valoron al la homa renkonto. Post tiu sukcesa vespa pikniko mi havas nur unu sugeston por venontjare: ni parolu en Esperanto, ĉar niaj flandraj amikoj estas bonvenaj. Ni povos aldoni unu « francan tablon » por la valonaj tutnovuloj. Catherine ROYAUX

10-11 julio 2021: LaSemo en Enghien
Esperanto