Vi estas ĉi tie

PEKo

Submitted by admin on ĵaŭ, 13/01/2011 - 01:21

Printempa Esperanto-Kunveno
PEKo
aliĝu, venu, ĝuu!

20-21-22 majo

Kiu organizas ? Ni!
Asocio Por Esperanto (APE) celas promocii esperanton en Valonio. Ni eldonas trimonatan dulingvan revuon "Espéranto en Marche". Baldaŭ vi trovos pli da informoj sur nia retejo : www.esperanto-wallonie.be (ekde februaro).
Se vi volas subteni nin, vi povas aliĝi al nia asocio (14€ po jaro), veni al PEKo aŭ se bedaŭrinde tio ne eblas por vi, vi povas subteni niajn projektojn ĝirante monon (eĉ malmute) sur nia bankokonto.

Kunlabore kun:
Skolta Esperanto-Ligo
Skolta Esperanto-Ligo (SEL) reaktiviĝas kaj organizos esperantan Ĵamboreon en 2012.
Paralele al PEKo, ni organizas kunlabore kun SEL esperanto-kursaron por geskoltoj kaj membroj de "Patro" aŭ "Chiro". Kontaktu Valer ĉe doumontvalere@yahoo.fr, se vi volas reklami ĉi-tiun aranĝon en via lando au por aliĝi!
"Patro" aŭ "Chiro" estas junularmovado en Belgujo.
Komunikado
Komunikado estas namura asocio kiu promocias esperanton, organizas esperanto-kursojn kaj konversaciajn rondojn en Namuro. Dum PEKo, Komunikado okupiĝos pri reklamo de esperanto kaj celos aperigadon de ĵurnalajn artikolojn pri PEKo kaj pri esperanto.
Vidu ĉe www.komunikado.be (en la franca lingvo).

Kie? Tie!
Mozet estas unu el "la plej belaj vilaĝoj de Valonio". Gi estas proksime de Namuro (nur 15km) kaj facile atingebla per aŭto, trajno kaj buso. La flughavenoj de Charleroi kaj Bruselo estas neforaj.
Ni kunvenos en 11-a jarcenta kastelo meze de granda arba parko. La renkontiĝo celas ĉiuj : infanoj, junuloj, plenkreskuloj, komencantoj, esperanto-parolantoj...Kio? Tio!
Okazos esperanto-kursoj, valona-kurso, du koncertoj, ekskursoj... Ni ambicias ampleksan programon kaj ni jam povas anonci kelkajn programerojn :

Valona Muziko
Vendredo-vespere en la trinkejo, ni akceptos valonajn muzikistojn. Ili muzikos por ni tradiciajn valonajn muzikaĵojn kaj danc-muzikaĵojn aŭ trink-muzikaĵojn (laŭ la petoj).

Koncerto de jOmO
Ĉu necesas prezenti jOmO ? Li kantas en Esperanto antaŭ pli ol 20 jaroj kaj koncertis en multaj aranĝoj.
La koncerto okazos sabatvespere kaj estos publika, do ne hezitu veni (eĉ se vi ne partoprenas al PEKo) aŭ inviti viajn geamikojn.

Infana programo
Estos speciala progamo por la infanoj kies duontaga ekskurso en "La Cabriole" [www.lacabriole.be]. La infanoj povos malkovri la vivmanieron de indianoj kaj koloniistoj tra pafarkado, serĉo de oro, manlaborado, kuraĝo-elprovo, eta rajdado... La ekskurso okazos en esperanto, en la franca kaj certe en la nederlanda.

"Venu kun amiko!"
"Venu kun amiko!" estas speciala oferto por infanoj kaj junuloj. Se vi jaraĝas malpli ol 18 kaj invitas ne-esperantistan amikon, via amiko ricevos specialan rabaton de 10 €.

Magia spektaklo
La asocio "la plej belaj vilaĝoj de Valonio" organizas sabatvespere magian spektaklon en la parko. Fine estos granda fajro proksime. Senpaga partopreno.

Esperanto