14 decembro 2024: Zamenhoffesto en Lessines
De pluraj jaroj, belgaj Esperanto-kluboj kaj -asocioj kunlaboras por kune festi la Zamenhofan Tagon. Antaŭe okazis apartaj festoj en diversaj kluboj de la lando, sed Belga Esperanto-Federacio instigas renkontiĝi pli grandnombre kun esperantistoj el tuta Belgio. En 2024, la Tutbelga Zamenhof-festo okazis la 14-an de decembro en Lessines. Organizis ĝin Jean Annet de Esperanto Valonio (V.Esp-o). Ĝi estis vera Zam-Kulturtago. Post bonega manĝo oni vizitis la Hospitalon Notre-Dame à la Rose en Lessines. Fondita en 1242, la Hospitalo estas malofta kompleta ekzemplo de aŭtarkia hospitalejo de la Mezepoko. Ĝiaj konstruaĵoj, ĝiaj artaj kaj kuracaj kolektoj, same kiel ĝia aŭtentika scenaro igas ĝin Grava Heredaĵo de Valonio.
- Arkiva paĝo kun fotoj kaj listo de partoprenintoj
28 septembro - 1 oktobro 2023: Beneluksa Kongreso en Bouillon
La Beneluksa Kongreso estas ĉiujara evento kiun organizas laŭvice Flandra Esperanto-Ligo kaj Esperanto Valonio. Malgraŭ la nomo, temas do fakte pri belga kongreso. En 2023 ĝin organizis Esperanto Valonio.
- Arkiva retpaĝo kun komuna fotaro kaj listo de aliĝintoj
- Kongreslibro (PDF)
- Raporto en Espéranto en Marche (PDF, en paĝo 12)
3-6 marto 2022: PEKO en Tilff
La printempa Esperanto-renkontiĝo (PEKO) estas la ŝanco de la jaro lerni Esperanton kaj renkonti la Esperanto-komunumon de Belgio. Danke al la partopreno de multaj flandroj, valonoj, bruselanoj kaj eksterlandanoj, tiu ĉi renkontiĝo havas internacian etoson. Organizitaj de la Esperanto-Skoltoj, ili proponas aktivadojn por la tuta familio. Ĉi-jare, PEKO okazis en Tilff, apud Lieĝo. Eventa paĝo - fotoj
Vendredon la 4-an de marto, en ĉeesto de la skabeno pri kulturo, la Esperantistoj de Tilff prezentis broŝuron pri la regiono Esneux-Tilff. Vi povas mendi ĝin de Eric Nemes.