Vi estas ĉi tie

KOMUNIKADO

Submitted by admin on ĵaŭ, 30/08/2012 - 17:02

15/12/2012 ZAMFESTO EN BRUSELO LA 15AN DE DECEMBRO 2012.
ALPAROLADO DE GEEDZOJ MICHÈLE VILLERS kaj HUBERT DE MEYERE

Alklaku

10/09/2012 MIA RESPONDO
Saluton Flory
Dankon pri la gratuloj, kiujn mi certe transdonos al miaj kunlaborantoj.
Pri la Eaj eraroj en nia retejo ni tre konscias pri tio kaj certe korektos baldaŭ. La devena estas tre simpla : Patrice faris sola grandan parton de la laboro, antaŭ mia alveno en la projekto. Li estas nur komencanto, kaj li uzis aŭtomatan tradukilon el la franca. Ĉar mia alveno okazis fundamentan renovigon, estis multe da laboro, kaj ni volis esti tre praktikaj. Ni decidis gardi la ekzistantajn tekstojn, kaj prilabori la strukturon kaj poste le Eajn tekstojn. Mi certis ke ni povus trovi helpon, kaj via reago montras ke ni pravis. Mi ankaŭ intencas uzi tion kiel ekzercon por niaj kursoj en Marcinelle.

Ni modeste reklamis pri la retejo, kaj la nombro de samideanoj kiuj inskribis sur la retejo ne estas ankoraŭ granda, kaj do ni opiniis havi iomete da tempo. Retejon oni facile povas korekti male ol papera revuo kiun oni ne plu povas ŝanĝi kiam ĝi estas eldonita.

Ankaŭ dankon, kaj ĝis revido. Ne hezitu fari aliajn sugestojn por plibonigi la aferon.
Hubert

10/09/2012 POZITIVA REAGO DE FLORY
Kara Hubert,
Unue mi sxatus gratuli vin pro EeM kiun mi legis de la unua gxis la lasta pagxo! Vi kaj ankaux Patrice faris elstaran laboron.
Estas bonega ekzemplo por aliaj asocioj.
Nun mi alklakis vian retejon kaj, se vi permesas, mi sxatus korekti kelkajn frazojn (mi scias E° ne estas tiel facila!):
Gxi celas promocii la lernadon kaj disvolvigxon.....
Gxi estas formita de asociitaj membroj (sen n) (cxiuj membroj en ordo de kontribuo (aux de kotizo?) kaj plenaj membroj (sen n) (asociitaj membroj (sen n).............
La membroj estas akceptitaj..........
Eble Germain Pirlot povas helpi vin kontrolante viajn tekstojn, cxu?
Pardonu se mi tuj reagis, ne lasante al vi la tempon por mem korekti.
amike via,
Flory

30/08/2012 PRI LA ESTONTA ĜENERALA KUNVENO
Saluton al ĉiuj,
jen kopio de la teksto kiun mi sendis al Patrice por klarigi al li pri niaj decidoj de hieraŭ.

Hieraŭ ni havis la kunvenon en Clerfontaine por prepari la ĜA : ĉeestis Claude Gladys, Mireille Marnette, Georges Sossois, Marcel Delforge kaj mi mem. Oni multe diskutis pri la rilatoj inter la tiel nomitaj "kluboj" kaj APE.

Mi nur raportas al vi pri nia projekto "retejo-revuo". Mi klarigis niajn ideojn kaj obtenis totalan subtenon.

Jen la proponoj kiujn ni prezentos al la aprobado de la ĜA.
La enhavo de la revuo aperos en nia retejo, ekde kiam artikoloj estas sufice pretaj por meti kiel paĝo. Tamen, por garantii glatan evoluon, oni daŭros eldoni papere kvar numeroj en 2013 kiuj entenos elektitajn paĝojn de la retejo. Ni gardos la desegnaĵo de la kovrilo, kaj provos obteni de André Corbisier ke li ilustru tiuj kovriloj. Por la aliaj paĝoj, estos ĉefe ordinaraj tekstoj, eble kun kelkaj bildoj. La revuo ankoraŭ estos sendita al ĉiuj kiuj pagas kotizon en 2013. Ni decidis gardi la kotizon al sama nivelo 25EUR, sed dum la jaro ni progresive enketos por scii kiu akceptos rezigni al la papera versio. La ideo estas ke progresive, la papera revuo maldikiĝos sed restos kiel atesto de la vigleco de la Esperanto en Valonio, eble jara sintezo?. Kompreneble la kotizo malkreskos tiam koncekvence.

Kondiĉe ke la ĜA aprobus tiujn proponojn, mi akceptos kunordigi la aferojn dum 2013. Laŭ rezultoj, ni vidos, kiel daŭrigi en 2014.

Amike,
Hubert

Esperanto