Vi estas ĉi tie

Ekskursu kaj vespermanĝu kun TEVA dum UK 27a de julio 2011

Submitted by Patricio on Sab, 14/05/2011 - 03:28

Dum la ekskursa tago de la 96a Universala Kongreso en Danio, merkredo la 27an de julio, okazos tuttaga ekskurso organizita de TEVA, Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio.
Post la ekskurso ni kune vespermanĝos, sed eblas partopreni la ekskurson kaj la manĝon aparte.
Bonvenas ne nur membroj de TEVA kaj aliaj esperantistaj vegetaranoj, sed ankaŭ ne-vegetaranoj.
La programo aspektas jene : ŭnue ni vizitos la naturrezervejon "Jægersborg Dyrehave" aŭ "Dyrehaven".
Apud ĝi estas ankaŭ plaĝo.
Ni pasigos tie la matenon (ev. kun gvidata promenado) kaj manĝos nian piknikon.
Post la piknikado ni veturos per publika transporto al la urboparto Christiania/Kristianio, iam sendependa komunumo ene de Kopenhago.
Di Ponti, esperantisto kiu loĝas en Kristianio, gvidos nin. Poste ni promenos libere en la urbo ĝis la 18a horo (aŭ eĉ poste se vi ne kunmanĝos vespere kun ni).
Tiam ni kunvenos en la vegetara restoracio Morgenstedet en Kristianio, por komuna vegana vespermanĝo.
Estas invititaj ankaŭ ne-esperantistaj danaj vegetaranoj.
Necesas aliĝi antaŭ la 30a de junio.
Plej lastajn informojn vi povos legi baldaŭ en nia retejo : www.ivu.org/teva.

Esperanto