Vi estas ĉi tie

BeKo 2012

Submitted by Patricio on Mar, 27/03/2012 - 15:26

Bonvenu sur la retpaĝo de Beneluksan Kongreson 2012

Atentu : Moving rapide vidos la nova programo, estas surprizo!

Kio?

Ni proponos al vi duoblan programon.

  1. Unue tradiciajn programerojn kun koncertoj, ekskursoj, eo-kursoj, prelegoj, kaj tiel plu ...
  2. Due specialan seminarion por aktivuloj kaj estontaj aktivuloj laŭ la jena temo : «Profesiiĝu kaj agu!» kun specifa trejnado, gruplaboroj, diskutrondoj, preparado al KER-ekzamenoj kaj prelegoj. (KER : Komuna Eŭropa Referenckadro)
    Se vi volas agi por Esperanto nepre aliĝu al tiu ĉi seminario!
  3. Kelkaj vojoj por tiu seminario :
  • Kio estas la fenomeno-Esperanto?
  • Kiel reklami por Esperanto?
  • Kiun strategion por via asocio?
  • Kiel uzi la novajn komunikilojn?
  • Ĉu malsamaj estas la 21jarcentaj homoj?

Plibonigu vin por plibonigi Esperantujon!

Kiam?

De sabate la 28a de aprilo (je la deka horo) ĝis marde la 1a de majo (post la tagmanĝo).
Tri noktojn kaj kvar tagojn entute!
Eblas partotempe partopreni.

4 tagojn!

Kie?

En la kultura centro «La Marlagne» apud Namuro.

  • Centre culturel Marcel Hicter «La Marlagne»
  • Chemin des Marronniers, 26
  • 5100 Wépion (Belgique)

Namuro estas facile trajne atingebla. Poste estas buso ĝis Wépion. La plej proksima haltejo estas nur 3 kilometroj for de la kongresejo.
La kultura centro «La Marlagne» estas fama pro siaj bonegaj manĝoj kaj familia etoso (la partoprenantoj devas helpi por dresi tablojn, ktp ...).
Vi povos loĝi en tri- aŭ du persona ĉambro kun lavkuvo.
Duŝo kaj necesejoj estas komunaj trans la koridoro.
La dormĉambroj estos ĵus renovigitaj

Kiom?

Atentu: Iru rapide vidas la 3 ebloj por aliĝi kaj nova programo, estas surprizo!

Aliĝo ĝis
1a de februaro 15a de aprilo poste
bebo 0€
Ĝis 6 jaroj 70€
Ĝis 18 jaroj 100€
Ekde 18 jaroj 120€ 150€ 190€
  • aldono por la seminario «Profesiiĝu kaj agu» : 50€
  • aldono por dupersona ĉambro : po 15€ por homo
  • rabato por membro de APE, EBG, FEL kaj Fleja : 10€
  • rabato por eksterlandanoj : 10 %
  • malaliĝo ĝis la 1a de aprilo : repago de via kompleta aliĝkotizo krom 15€ da kostoj
  • rabato por programkontribuantoj kaj helpantoj : laŭ interkonsento.

Kiel aliĝi?

Per nia retpaĝo :

Ĉe Valère Doumont

Esperanto