Vous êtes ici

Les billets - La biljetoj de Germain Pirlot

26/11/2015 G. Pirlot Belgoj teknologioj Euro/ Belges technologies Euro

Sommaire GP
LES BILLETS DU MOIS - LA BILJETOJ DE LA MONATO

24/02/2015  Legebla che Libera Folio: Filmo pri denaskuloj fulme disvastiĝis
15/02/2015 Listo de fakaj esperantistaj asocioj
14/02/2015 “la plej grava elemento de nia movado devas esti la internacia kunlaborado”

JANVIER - JANUARO 2015

LES BILLETS DU MOIS - LA BILJETOJ DE LA MONATO

24/02/2015  Legebla che Libera Folio: Filmo pri denaskuloj fulme disvastiĝis

2015-02-23 23:05 Okaze de la ĵusa Tago de la gepatra lingvo TEJO publikigis filmon kun intervjuoj de ses denaskaj parolantoj de Esperanto. Por la filmo estis faritaj tekstaj tradukoj en 22 lingvoj, kaj ĝi rapide disvastiĝis en sociaj retoj.Judith Meyer en sia artikolo rakontas pri la projekto. Por legi pli ==>

 
15/02/2015 Listo de fakaj esperantistaj asocioj
http://eo.wikipedia.org/wiki/Fakaj_Esperanto-asocioj


14/02/2015 “la plej grava elemento de nia movado devas esti la internacia kunlaborado”
En la februara “Esperanto” de UEA, Prof. Dr. GONG Xiaofeng respondas al 10 demandoj kaj diras, ke
“la plej grava elemento de nia movado devas esti la internacia kunlaborado”  [p. 30-31].
Al mia gratulmesaĝo, ŝi respondis i.a :“Pri via demando : ĉu ne endus organizi en Ĉinio lernejajn eksperimentojn por science pruvi ke Esperanto povas i.a. plifaciligi, plirapidigi lernadon de fremdaj lingvoj, i.a. de la angla?

Ja, tia eksperimento jam ekzistas en ĉina elementa lernejo ekde 2008. Ĉu vi atentis la kovrilon de la revuo? * La geknaboj ja estas de la lernejo. De la 3-a klaso oni instruas Esperanton al ili.  La lernejestro jam verkis artikolon pri la rezulto, laŭ mia memoro, jam kelkefoje prelegis pri ĝi.  ILEI-CN eĉ  organizis specialan seminarion pri elementlerneja instruado de Esperanto, pri tio, Vi povus legi artikolon ĉe IPR 14/3 P31, ankaŭ filmetojn vi povus rigardi ĉe mia facebook. 
Raporto: http://esperanto.china.org.cn/2014-05/19/content_32429678.htm‍

Ĝojinde, ke la geknaboj kiuj lernas Esperanton, pli bone lernas la anglan lingvon ol tiuj, kiuj ne lernas Esperanton. Ni vidu ĝian pluan rezulton”.   *Azio : floras junaj aktivuloj, veteranoj pripensas novajn vojojn .
Kore Arko

P.S. - ILEI-CN decidis, ke okazos la 5a ISOA (ILEI-Seminario en Orienta Azio) en tiu ĉi elementa lernejo  de la 10-a ĝis la 20a de aŭgusto ; antaŭ la seminario estos kursaro.
Alilandaj esperantistoj estas bonvenaj al nia seminario.
Prof.Dr.GONG Xiaofeng School of Environmental and Chemical Engineering Nanchang University Nanchang, CN-330031
, China

 

Retour au "Sommaire GP" 

 

JANVIER - JANUARO 2015

30/01/2015 Pri  maklerejo  < http://maklerejo.de/ >

El PIV : *makler/i (ntr) Profesie servi kiel peranto pri kontraktofarado aŭ eblecoj de kontraktofarado, ekz-e pri aĉetoj, frajtoj, kreditoj ks: makleri pri teksaĵoj. En la franca : courtier.

Opinio de Hubert De Meyere : tiu mesaĝo meritas atenton. Tiu kiu havas instigon kaj tempon, bonvolu analizi. Dankon.
La plej multaj retejoj de esperantistoj ekzistas en la kredo ke iuj trovos kaj legos la retejojn. Mia impreso estas ke tiu sinteno havas malmultan efikon.
....Daŭrigo en la teksto (*).
From: 'Herman D.' herman.publiko@gmail.com...
Sent: Wednesday, January 28, 2015 9:56 PM
To: esperanto-en-belgujo@yahoogroupes....
Subject: Re: (esperanto en belgujo) Fwd: Orienttimoranoj al E -kongresoj en Eŭropo? Per via helpo jes!
Kara
Mi opinias ke via alvoko meritas pli grandan videblecon kaj ŝatus atentigi vin pri maklerejo.de kiu estas projekto de Frank Merla. Pliaj detaloj pri li estas legeblaj en vikipedio. Antaŭ kvin jaroj li inventis perejon por unuopaj esperantistoj, kiuj serĉas legantojn, helpon pri konkretaj aferoj kaj tiel plu.
La plej multaj retejoj de esperantistoj ekzistas en la kredo ke iuj trovos kaj legos la retejojn. Mia impreso estas ke tiu sinteno havas malmultan efikon.
(*) Pli bone estas laŭ mi koncentriĝi je kvalifikoj kiuj komune efiku pli ol la sumo de ĝiaj eroj. Se vi deziras konigadon de via alvoko, skribu al info@maklerejo.de. Por akiri SENPAGAN anoncon en maklerejo vi ne bezonas malfermi konton, simple uzu retan formularon aŭ serĉi sur maklerejo lokon kie eblas indiki vian deziron.

Ĉu vi deziras SENPAGAN anonceton pri via alvoko ? Se jes, mi rekomendas difini vian anoncon tiel, ke unuopulo povu plenumi vian deziron.  Legantoj de la maklerejo komprenu, ke temas pri instigoj al kunfarado.

Retour au "Sommaire GP" 

Français