Vous êtes ici

La 3-a Sud-Azia Seminario en Katunayake - Srilanko 31.10. - 4.11. 2015

La 3-a Sud-Azia Seminario en Katunayake - Srilanko
31.10. - 4.11. 2015

Alklaku por spekti la bildoj - Cliquer pour voir les fotos FOTOS 

Srilanko - verda insulo banata de la Hinda oceano troviĝas proksime al la suda parto de Barato. Subtropika vetero favoras kreskadon de vegetaraĵoj kaj diversspecaj palmoj. Ĉarmas belaj plaĝoj kaj fortaj ondoj, kiujn ĝissate ĝuis Nepalanoj.

Nepalaj esperantistoj de NEspA sub la gvido de Bharat Gimire la ĉeforganizanto en kunlaboro kun unusola esperantisto en Srilanko s-ro Zeiter Perera kaj kun helpo de Pradip Gimire kaj Hori Jasuo sukcese organizis la 3-an SAS en prosimeco de la urbo Kolombo. KAEM subtenis la aranĝon finance. La seminaria temo estis: “Interkultura kompreniĝo”.

Komencaj necertecoj pri la sukceso estis rapide anstataŭataj per enuziasmo kaj ĝojo ĉe alveno al Srilanko. La eventon partoprenis dudek unu esperantistoj el Nepalo, kvin el Barato, unu el Pakistano, unu el Japanio, unu el Srilanko kaj du el Francio, kiuj estis la solaj esperantistoj el Eŭropo.

La programo komenciĝis sabate posttagmeze la 31-an de oktobro 2015 per registrado de la partoprenantoj. Ekfunciis ankaŭ malgranda libroservo. Poste okazis unua komitata kunsido kaj

samtempe Hori Jasuo instruis la E-himnon, montris kaj sonigis diversajn muzikilojn. Dum la interkona vespero prezentiĝis ĉiuj partoprenantoj kaj vigle interbabilis pri diversaj temoj kaj pri siaj ŝatataj hobioj.

Dimanĉe okazis la malfermo de la seminario. Bonvenigis nin s-roj Bharat Gimire kaj Zeiter Perera. Honora gasto Hori Jasuo en ĉeesto de aliaj komitatanoj lumigis tri kandelojn simbole al la 3-a SAS. Poste estis legataj salutmesaĝoj de UEA, KAEM, ILEI. Sekvis salutoj de reprezentantoj el diversaj landoj. Liba salutis nome de ĉiuj ĉeĥaj esperantistoj kaj Floreal nome de la francaj. Por komencantoj kaj progresintoj okazis E-kurso. Hori Jasuo parolis pri Esperanto-Sumoo. Post la tagmanĝo, en la prelego de Cholnath Pokhrel, ni ekkonis la nepalan kulturon. Diversregionaj popoldancoj estis montritaj sur televid-ekrano. Pri la Esperanto-movado en Barato raportis sinjoroj Reddy, Siva kaj Giri. Vespere ni spektis buntan dancprogramon de nepalaj samideanoj. Belege vestitaj virinoj en naciaj kostumoj prezentis serion da dancoj kaj kantis nepale. Ili informis pri baldaŭa festo de la Lumo – Divali kaj estis lumigitaj pluraj kandeloj. Tre bela kaj gaja etoso daŭris ĝis la noktomezo.

La belecon de la verda insulo ni admiris sekvan tagon dum la tuttaga ekskurso. Survoje al la urbo Kandy, kiu troviĝas 116 km for de Kolombo ni unue haltis en herbo-ĝardeno, kie oni klarigis al ni la utilecon de diversaj unuopaj herboplantoj. Eblis aĉeti produktojn kontraŭ diversaj doloroj kaj malsanoj. En la urbo Kandy ni vizitis la templon Dala da Maligawa, (Templo de la Dento). Pro malboniĝinta pluvega vetero ni ne povis viziti la faman botanikan ĝardenon Peradeniya. Survoje al la urbo Nuwara Eliya (urbo de la Lumo) troviĝas pluraj akvofaloj. La urbo situas en alteco de 1900 metroj meze de teoplantejoj. En Ramboda ni haltis kaj vizitis la teo-fabrikon Blue Field kun klarigoj pri diversaj teoj (nigra, verda, blanka) kaj vidis la procedon de iliaj fabrikadoj. En Srilanko oni ĝis nun rikoltas la teofoliojn permane. Laŭdire srilankaj teoj estas la plej bonaj en la mondo.

Marde okazis denove Esperanto-kursoj kaj la dua komitata kunsido en kiu oni decidis starigi fonduson por Sud-Azio. S-ro Saeed el Pakistano prelegis pri islamanismo kaj sufismo. Diskuton pri la seminario gvidis s-ro Giri el Barato. Ni ankaŭ eksciis pri srilanka kaj nepala movadoj kaj ricevis informojn rilate al Esperanto pri aliaj sudaziaj landoj. Kun Bharat la partoprenantoj lernis kelkajn E-kantojn. Posttagmeze Hori Jasuo prezentis kaligrafion kaj ni skribis la vorton amikeco en diversaj lingvoj. Geedzoj Liba kaj Floreal Gabalda prezentis filmon pri la lastjara Unua Speciala Renkontiĝo en Nepalo. Vespere ni okazigis bankedon kaj bingo-ludon lerte prezentitan de nia japana samideano Hori Jasuo. Li ankaŭ provizis valorajn premiojn por ĉiuj. Je la fino ni aŭskultis kelkajn kantojn kaj dancis en akompano de tamburo ludata de Bharat ĝis malfruaj horoj.

La 4-an de novembro matene okazis fermo. Oni resumis la disvolviĝon de la seminario kaj konstatis, ke ĝi bone sukcesis malgraŭ komencaj duboj kaj malfacilaĵoj pri la organizado. Bedaŭrinde pro manko de loka kontakto ne povis okazi la planita lingva festivalo kaj prelegoj en publikaj lokoj. Ĉiuj

partoprenantoj estis kontentaj, bone amuziĝis kaj pasigis agrablajn tagojn en Srilanko. Posttagmeze ni revizitis la urbon Kolombo kaj vespere ni jam forflugis al Barato, kie postsekvis la trajn-aventuroj. Koran dankon al la organizantoj de la 3-a SAS, kiuj multe ŝvitis por bona sukceso de la seminario. La venonta SAS estos planita en Barato.

Liba Gabalda

FOTOS

Fotis kaj aranĝis Liba kaj Floreal Gabalda

Alklaku por vidi la tekston - Cliquer pour voir le texte TEKSTO

Indéfini