Vi estas ĉi tie

PEKO 2014

Printempa Esperanto KunvenO 2014

aliĝu, venu, ĝuu!
21-22-23 marto 2014
Protestanta Centro en Amougies

Por kiuj? Por Vi!

La renkontiĝo celas ĉiujn: infanojn, junulojn, plenkreskulojn, komencantojn, fluparolantojn...

Programo

Okazos esperanto-kursoj kun pluraj niveloj. Sed ne nur! Ni ankaŭ proponos al vi koncerton, promenadojn, ekskursojn, prelegojn, manlaboradon por infanoj, libroservon... Kiel vi vidas ni ambicias ampleksan kaj mojosan programon. Jen skiza programo (pli da informoj alvenos).

Vendredon, la 21an de marto

Bonvenigo ekde la 17a horo Vespermanĝo je la 18a horo Interkona vespero, filmejo...

Sabaton, la 22an de marto

Dimanĉon, la 23an de marto

Kie?

Adreso : Centre Protestant d'Amougies - Alklaku la ligilon supre aŭ la bildon. Ni kunvenos en la Protestanta Centro d'Amougies apud Ronse/Renaix. Centre Protestant d'Amougies Verte Voie, 16 7750 Amougies Belgujo

Kiel atingi tiun belan lokon?

Ni helpos vin facilege atingi nian kongresejon! La plej proksima stacidomo estas Ronse/Renaix.

Kotizo

Por plentempa partoprenado

Aliĝo ĝis la 15a de februaro 15a de marto poste kaj surloke
bebo senpaga
ĝis 18 jaroj 75€
ekde 18 jaroj 99€* 120€* 150€*

(aĝo je la komenco de la kunveno) * inkluzivante rabaton de 10€ por membroj de iu belga asocio kaj eksterlandanoj La kotizo inkluzivas preskaŭ ĉion: la manĝojn, la tranoktadojn kaj la programon kun ekskursoj kaj koncerto. Krom akvo kaj kafo, la trinkaĵoj estas pagitaj aparte. La baza tarifo validas por komuna ĉambro. La duŝoj kaj necesejoj estas trans la koridoro. Eblas elekti dulitajn ĉambrojn. La aldono estas po 20€ por persono. Rabato por kontribuantoj kaj helpantoj laŭ interkonsento. Aliaj kazoj? Kontaktu Valère por interkonsento! La aliĝo validas nur post nia konfirmo.

Por parta partoprenado

Vendredo - vespermanĝo kaj programo 20€
Sabato - tagmanĝo, vespermanĝo kaj programo 50€
Dimanĉo - tagmanĝo, programo kaj ekskurso 50€
Tranoktado kun matenmanĝo sen littukoj 25€

Aldono por dulita ĉambro: po 20€ por persono. Pago ĉe: Association Pour l'Espéranto rue des Grogères 81 6001 Marcinelle Belgujo IBAN : BE72 000 3258537 16 BIC : BPOTBEB1

Kiuj jam aliĝis

  1. Valère Doumont el Sambreville
  2. Jean-Pol Sparenberg el Lobbes
  3. Rogier Huurman el Rotterdamo
  4. Jeanne Draime el Gosselies
  5. André Demarque el Wavre
  6. Miŝel Miaitat el Bruselo
  7. André Dyon el Bruselo Ĝisdatigita la 12an de januaro je la 13h00

Kiel aliĝi?

Plenigu la suban demandaron aŭ kontaktu Valère: Doumont Valère rue de Velaine, 114/4 5060 Sambreville +32 (0)485 517 552 doumontvalere@yahoo.fr


ALIĜILO Aŭ Alklaku la bildon por fari rekte vian aliĝon
Esperanto